enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la fundamenta esperanto

29

Upload: luiz-oliveira

Post on 22-Jul-2015

100 views

Category:

Education


9 download

TRANSCRIPT

Page 1: Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la Fundamenta Esperanto
Page 2: Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la Fundamenta Esperanto
Page 3: Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la Fundamenta Esperanto

Enkondukoen la fontlibraron (bibliografion) de laFundamenta Esperanto

Volumo 2 de la serio “Fundamenta Esperanto”

Luiz Claudio OliveiraDivinopoliso – Minas-GerajsoDivinópolis – Minas Gerais

Uma iniciaçãoà bibliografia do

Esperanto Fundamental

Volume 2 da série “Esperanto Fundamental”

47-a Brazila Kongreso de EsperantoBrasiljo - 2012

Page 4: Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la Fundamenta Esperanto
Page 5: Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la Fundamenta Esperanto

Projekto “Fundamenta Esperanto” (en google docs):

► Estas propono por la lernado, uzado kaj instruado de esperanto laŭ la Fundamento kaj la ceteraj verkoj de Zamenhof.

Libroj kaj aŭtoroj menciitaj en la projekto:

► Amasigitaj en iu enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de esperanto1 → → Por enkondukiĝi en la studadon de la verkoj de Zamenhof

kaj de la unuaj klasikuloj kiuj sekvis Zamenhofon.

1: 2-a volumo de la serio “Fundamenta Esperanto”, tiu prezentado mem

1- KvazaŭantaŭparoloEnkonduko en la fontlibraron

(bibliografion) de la Fundamenta Esperanto

Page 6: Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la Fundamenta Esperanto

Gravaj rimarkoj:

► Neniu ĝis hodiaŭ komprenis pli pri internacia lingvo ol Zamenhof.

►Bedaŭrinde, ne multaj esperantistoj —eĉ tiuj vaste kleraj en iliaj lingvoj— pene zorgis pri la atenta trarigardado de la verko de la Majstro, por pecekzameni ĝin kaj malkovri tiun modernan —verdire ne modernan, sed estonteman— lingvan mirindaĵon, kiu estas esperanto.

Muito poucos esperantistas —mesmo aqueles grandemente cultos em suas línguas— se deram ao trabalho de se debruçar sobre a obra do Mestre para esmiuçá-la e desvendar esta maravilha lingüística moderna —moderna não, futurística!— que é o esperanto.

►La plej gravaj/konataj lastaj brazilaj verkistoj1 de la modernaj tempoj (ĝis la jaroj 1950/60), kiuj funde scipovis la verkon de Zamenhof, estis Ismael Gomes Braga, L. Porto Carreiro kaj F. V. Lorenz, kaj la kompilinto de la verkoj de tiuj lastaj estas A.K. Afonso Costa.

1: Ekzistas aliaj bonaj verkistoj/tradukistoj, kiel C. A. Wutke, A.K. Afonso Costa mem, multaj aliaj estas menciindaj, kiel ekz-e Carlos Domingues, tamen tiuj cititaj plejeble estas la lastaj plej gravaj/konataj.

Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la

Fundamenta Esperanto1- Kvazaŭantaŭparolo

Muito poucos esperantistas —mesmo aqueles grandemente cultos em suas línguas— se deram ao trabalho de se debruçar sobre a obra do Mestre para esmiuçá-la e desvendar esta maravilha lingüística moderna —moderna não, futurística!— que é o esperanto.

pene zorgis pri sidiĝi kaj kliniĝi super

desvendar: forigi la okulvindaĵon; (f.) malkai; senvualigi. debruçar: surventrigi; antaŭenklini.

esmiuçar: diserigi; dispulvorigi; (f.) ĉiuflanke serĉesplori; detalhe klarigi, detalege klarigi.

vind/i: tr. enfaixar, pensar (criança), envolver, enrolar; vendar. vind(otuk)o: faixa; cueiro

Afonso Costa, A.K., Novo Dicionário Português-Esperanto, 1-a eld., FEB, 1987.

Page 7: Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la Fundamenta Esperanto

“Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadikaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos

kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontajne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj,

—estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo:la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla

kaj neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo.“

L.L. Zamenhof, Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo

2- Rememorante... (el prezentado en la 45-a kongreso)

Page 8: Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la Fundamenta Esperanto

ke la lingvo internaciaesperanto estas rezulto de la genio de Zamenhof, estas lia kreaĵo, 

Ni pripensu pri la jenaj rezonadoj:

klopodita ekde jarcentoj de diversaj (aliaj) geniuloj de la Homaro,tamen plej perfekte ellaborita de la lingva genio de Zamenhof,

kiu difinis kio estas kaj kiel funkcias internacia lingvo. 

lia kreaĵo estas difinita en la Fundamento kaj en liaj ceteraj verkoj. La geniulo estas Zamenhof,

1 Ni devas konsciiĝi pri tio,

Andersen —Fabeloj—

Fundamenta Krestomatio

2- Rememorante... (el prezentado en la 45-a kongreso)

Page 9: Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la Fundamenta Esperanto

2 Nek Descartes, nek Leibnitz, nek aliaj grandaj geniulojsukcesis fari tion, kion Zamenhof faris:ellabori kaj starigi internacian lingvon

kompletan kaj funkciantan, inklude kun ĝia popolo (la esperantistoj). 

Tio estas, ne estas iu ajn “Iuulo”,kiu “plibonigos”, “disvolvigos” “evoluigos” esperanton,

ĉar esperanto ne estas projekto,ĝi estas tute plena lingvo, tute funkcianta kaj treege riĉa,

neegalebla ene de ĝia “fleksebla kapablo” de esprimo, kun simpleco, reguleco kaj logikeco.

2- Rememorante... (el prezentado en la 45-a kongreso)

Page 10: Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la Fundamenta Esperanto

► Zamenhof, L.L., Esperanto Modelo: livro de leitura formado de escritos originais do Dr. L.L. Zamenhof, selecionados e anotados por I.G. Braga, FEB, 2-a, 1987 (1-a: 1938). Zamenhof, L.L., Modela Esperanto: legolibro formita el originalaj skribaĵoj de Dr-o L.L. Zamenhof, elektitaj kaj kun rimarkoj de I.G. Braga, FEB, 2-a, 1987 (1-a: 1938).

● Ismael Gomes Braga bone konis la lingvon kaj ĝian esencon.

3- Rekte el ZamenhofEnkonduko en la fontlibraron

(bibliografion) de la Fundamenta Esperanto

A) Kompilado de verkoj, partoj kaj skriboj de Zamenhof (tiuj plej utilaj por komencantoj)

► Zamenhof, L.L., Esperanto: Essência e Futuro da Idéia de Língua Internacional, FEB. ...

Zamenhof, L.L., Esperanto: Esenco kaj Estonteco de la ideo de Lingvo Internacia, FEB. ...

● Teksto de la tezo “Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia”, flanke de la portugala traduko de I.G. Braga.

Page 11: Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la Fundamenta Esperanto

Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la

Fundamenta Esperanto3- Rekte el Zamenhof

► Zamenhof, L.L., Originala Verkaro, eldonis J. Dietterle, Ferdinand Hirt & Sohn, 1929.

● Bonega referenco por ke oni povu kompreni la ideojn de Zamenhof, ĉar ĝi enhavas grandan kvanton da originalaj tekstoj, da artikoloj kaj leteroj el diversaj epokoj, inter ili la “Teksto de la Deklaracio” de Boulonjo-sur-maro (la planita kaj la definitiva teksto).

► Holzhaus, A., Doktoro kaj Lingvo Esperanto, Fundumo Esperanto, 1969.

● Verko plenplena da informoj pri Zamenhof kaj esperanto, kun originalaĵoj, iom ĥaosa em ĝia prezentado, tamen de bonega kvalito rilate al ĝia enhavo.

Page 12: Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la Fundamenta Esperanto

Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la

Fundamenta Esperanto3- Rekte el Zamenhof

B) “Kerno” de esperanto

► Zamenhof, L.L., Fundamento de Esperanto: en diversaj eldonoj, preferu tiujn pli malmovajn au pli fidindajn rilate al la originalaĵoj.

● Baza dokumento de ĉiu esperantisto. Tralegu ĝin, kaj atente.● Eldono de Edistudio, de 1991: kun tre konfuzaj antaŭparolo kaj postparolo, veraj embarasoj de ideoj propraj al la kompilinto de tiu eldono. En ĉi tiu kazo, limiĝu al la enhavo propra al la Fundamento sen enmiksiĝo de tiuj flankaj komentarioj.

Page 13: Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la Fundamenta Esperanto

Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la

Fundamenta Esperanto3- Rekte el Zamenhof

► Deklaracio de Bulonjo-sur-maro , teksto trovebla en:● Zamenhof, L.L., Originala Verkaro, editor J. Dietterle, Ferdinand Hirt & Sohn, 1929.

Rimarko: tiu libro entenas multajn originalajn tekstojn de Zamenhof, inter ili tiu de la Deklaracio de Bulonjo-sur-maaro, projektita kaj definitiva

► Lingvaj Respondoj, de L.L. Zamenhof, laŭ diversaj kompiladoj:● Lingvaj Respondoj aperintaj en la Revuo, Hachette, 1910 (2ª ed. 1912); ● Lingvaj Respondoj (Nova serio), Esperantista Centra Oficejo, 1913; ● Lingvaj Respondoj (Plena Kolekto), Esp-ista Centra Librejo, 1925 (3ª eld. 1936); ● Lingvaj Respondoj: konsiloj kaj opinioj pri Esperanto, Éditions Françaises d’Espéranto, 1962.

● Komentarioj pri gramatikaj aferoj. Tiu verko venas tuj post la Plena gramatiko, kaj kompreneble devas superregi ĉiujn aliajn similajn verkojn.

Page 14: Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la Fundamenta Esperanto

► Tradukaĵoj: ● Zamenhof, L.L. (eldonisto kaj kontribuanto), Fundamenta Krestomatio de la lingvo

esperanto de D-ro L.L. Zamenhof, The Esperanto Publishing Co. Ltd., 17-a, 1954.● Proverbaro Esperanta, de Marko Zamenhof ● Fabeloj de Andersen.● Georgo Dandin, de Molière ● Hamleto, de Shakespeare ● Ifigenio en Taŭrido, de Goethe ● La Batalo de l’ Vivo, de Dickens ● La Habeno de Baĥaraĥ, de Heine ● La Gimnazio, de Ŝalom Alejĥen ● La Rabistoj, de Schiller ● La Revizoro, de Gogol ● Marta, de Orzeszko● Malnova Testamento● Tradukitaj poemoj (plejparte en la Fundamenta Krestomatio)

Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la

Fundamenta Esperanto3- Rekte el Zamenhof

C) Ceteraj verko de Zamenhof – resuma listo

► Por pli da detaloj, vidu la prezentadon “Zamenhofa Verkaro: Superrigardo” en la 42-a Brazila Kongreso de Esperanto

Page 15: Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la Fundamenta Esperanto

Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la

Fundamenta Esperanto3- Rekte el Zamenhof

► Originalaĵoj: multaj el la plej gravaj artikoloj, tezoj kaj personaj leteroj de Zamenhof estas represitaj en la verkoj de Holzhaus kaj Dietterle menciitaj antaŭe.

● Diversaj artikoloj en la gazeto La Esperantisto (sept-o 1889/junio 1895)● Broŝuroj pri esperanto, en diversaj lingvoj● Artikoloj kaj propagandoj en naciaj revuoj, pri esperanto● "Tezoj" (artikoloj pli longaj aŭ pri metodologio):

→ La Deveno de Esperanto (en letero), → Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia (~1900), → Prelegoj en Universalaj Kongresoj (1905, 1906, 1907, 1908, 1909, 1910, 1911, 1912)

Page 16: Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la Fundamenta Esperanto

● Vortaroj:→ Plena Vortaro Rusa-Internacia (1889), → Meza Vortaro Internacia-Germana (1889). → Universala Lingvo Esperanto: Plena Lernolibro kun du vortaroj por Rusoj (1889). → Universala Vortaro de la lingvo internacia “Esperanto” (1893). → Fundamenta Vortaro Esperanto-Pola (1906). → Poŝvortaro Germana-Esperanto kaj Esperanto-Germana (1907). → Vortaro Esperanto-Rusa (1909)

● Korespondado● Originalaj poeziaĵoj (en la Fundamenta Krestomatio)

Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la

Fundamenta Esperanto3- Rekte el Zamenhof

Page 17: Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la Fundamenta Esperanto

Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la

Fundamenta Esperanto4- Proksime al Zamenhof

Aliaj verkoj pli proksimaj al la uzoj de Zamenhof

► Grosjean-Maupin, E., Esselin, A., Grenkamp-Kornfeld, S., Waringhien, G., Plena Vortaro de Esperanto, SAT , Paris, 1988. (10-a eldono sen ŝanĝoj kun suplemento, originala eldono: 1934).

● PV: redaktita sub la gvidado de E. Grosjean-Maupin (krom la suplemento, vidu sekve).

● Klasika vortaro de la lingvo, entenas la “senmikslingvon1” de esperanto, kun pli-malpli 6.900 radikoj2, kiuj ebligas la faradon de 29.000 ĝis 55.000 vortoj (simplaj kaj kunmetitaj), kvanto simila al la klasikaj vortaroj de la naciaj.

1: vernáculo. 2: Vidu “Quantitativos da riqueza vocabular sistematica do esperanto”, volumo 5 de la serio “Esperanto Fundamental”.

● Rimarko: Mi ne uzas la Suplementon de PV sisteme (aŭ eĉ nur tre malofte), ĉar ĝi entenas alian gvidadon, de Waringhien, al la "grandvolumemaj" vortaroj.

Page 18: Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la Fundamenta Esperanto

Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la

Fundamenta Esperanto4- Proksime al Zamenhof

► Bastien, L., Naŭlingva Etimologia Leksikono, The Esperanto Publishing Co. Ltd., Inglaterra, 1950.

► Nomura, R. (kompilinto), Zamenhofa Ekzemplaro: La uzado kaj la esprimoj el la verkoj de D-ro L. L. Zamenhof, Nagoja Esperanto-Centro, Nagoya, 1989. ● Singulara verko, kie la ĉefvortoj montras ekzem-plajn frazojn de Zamenhof, kaj ne difinojn.

► Afonso Costa, A. K., Dicionário Completo Esperanto-Português, FEB, Rio de Janeiro, 1997. (1ª eldono)

► Afonso Costa, A. K., Novo Dicionário Português-Esperanto, FEB, Rio de Janeiro, 1997. (4ª eldono)● Gravaj verkoj, de esperantisto vere dediĉita al la afero de esperanto. Vidu plue en la teksto de la Projekto Fundamenta Esperanto.

► Domingues, C., Vocabulário Português-Esperanto Esperanto-Português, Liga Brasileira de Esperanto, Rio de Janeiro, 1977. (5ª represado, 1986). ● Malgranda sed vere utila verko.

Page 19: Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la Fundamenta Esperanto

Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la

Fundamenta Esperanto4- Proksime al Zamenhof

► Seppik, H., La Tuta Esperanto: Gramatiko por progresintoj, Gvidlibro por kursestroj, Literatura Mondo, Budapest, 1938.

► Saussure, R., La Vort-strukturo en esperanto: Raporto al la Esperanto Akademio, Bern, 1916, reeldono de Laborgrupo Antaŭen, Brasília, 1985.

► Braga, I.G., Gramática de Esperanto: com chaves dos exercícios, para estudo sem mestre, Cooperativa Cultural dos Esperantistas, Rio de Janeiro, 1959. (2ª edono)

► Lorenz, F.V., Esperanto sem Mestre: gramática, exercícios de tradução, exercícios de conversação, chaves dos exercícios, vocabulário português-esperanto, vocabulário esperanto-português, FEB, Brasília, 1988 (8ª edição). Obra refundida pelo Prof. Dr. L.C. Porto Carreiro. 1ª edição: 1943. ● Vera enciklopedieto de la lingvo.

► Aymonier, C., Cours Méthodique d’Esperan-to: I: Grammaire Complète, Esperantista Centra Librejo, Paris, 1935. (5ª edição)

► Cox, G., The International Auxiliary Language Esperanto Grammar and Commentary, The Esperanto publishing Co., Londres, 1944. (4ª eldono)

● Por tiuj, kiuj volas bonajn gramatikojn, jen tre interesa kolekto: en esperanto, en la portugala, angla aŭ franca.

Page 20: Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la Fundamenta Esperanto

► Aymonier, C., Grosjean-Maupin, E., Cours Méthodique d’Esperanto: Thèmes, Hachette, Paris, 1909. (Esperanto. Kolekto de la Revuo)

► Aymonier, C., Grosjean-Maupin, E., Cours Méthodique d’Esperanto: Versions, Hachette, Paris, 1909. (Esperanto. Kolekto de la Revuo)● Bonaj libroj por aŭtentikaj frazoj kaj stilo. La unua estas tamen en la franca.

► ”Kolekto Esperanta - aprobita de D-ro Zamenhof”, Hachette.► ”Esperanto - Kolekto de la Revuo”, Hachette. Samepokaj al la “Kolekto

Esperanta”.● Diversaj libretoj de tradukoj kompletaj aŭ ne, malnovaj sed troveblaj em la bibliotekoj de provincaj asocioj. Bonaj libroj por aŭtentikaj frazoj kaj stilo (bonaj legaĵoj)

Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la

Fundamenta Esperanto4- Proksime al Zamenhof

Page 21: Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la Fundamenta Esperanto

► Gvidlibro por Supera Ekzameno: historio, literaturo, metodologio, redator Alfonso Pechan, Hungara Esperanto-Asocio, Budapest, 1979. (2ª edição, 1966). ● Tre utila manlibro/gvidlibro por enkondukiĝi en la literaturon de esperanto.

► Clark, B., Kien la poezio, The Esperanto Publishing Co. Ltd, 1957. ● Bonega libro, kun indikoj tiaj, kiel uzi la ligvon kaj ĝiajn aŭtentikajn rimedojn (t.e., kunmetado de vortoj), kaj ne “reformi” ĝin laŭ la latinidaj aŭ fleksivaj lingvoj, por fari poeziaĵojn.

Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la

Fundamenta Esperanto4- Proksime al Zamenhof

Page 22: Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la Fundamenta Esperanto

Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la

Fundamenta Esperanto5- Klasikuloj de la lingvo

Por enkonduko en la literaturo de esperanto, kaj al la klasikuloj de la lingvo, vidu:

► Gvidlibro por Supera Ekzameno: historio, literaturo, metodologio, redaktis Alfonso Pechan, Hungara Esperanto-Asocio, Budapest, 1979. (2ª eldono, 1966).

● Uzata por la donitaĵoj de la sekvaj komentarioj.

Gravegaj rimarkoj:

● Antaŭ ĉio estas necese koni ―t.e., legi kaj iom studi― kelkajn el la unuaj klasikuloj kaj bonaj aŭtoroj.

● Tiuj estos la "modeloj", kiuj enfiksiĝos en la memoro laŭ iliaj gramatikaj uzoj, vorttrezoro kaj stilo.

● Poste, oni iras al la plej nuntempaj verkoj, ĉar de tiam la bonaj aŭtoroj modernaj estos intuicie elstarigitaj, ĉar la lingvo, laŭ sia senmiksa formo1 jam estos lernita per la kontakto kun la klasikuloj kaj bonaj aŭtoroj .

1: vernáculo

Page 23: Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la Fundamenta Esperanto

► Diversaj aŭtoroj de la Fundamenta Krestomatio.● En la “Fundamenta Krestomatio” ni renkontas tekstojn de diversaj tradukistoj, inklude Zamenhof. Ili estis la unuaj “bonaj aŭtoroj” de esperanto.● Ĉiuj tekstoj de la Fundamenta Krestomatio estis reviziitaj de Zamenhof mem, tamen konservante la karakterajn trajtojn de iliaj originalaj tradukistoj.

► Antoni Grabowski (1857-1921), la unua granda klasikulo kune kun Zamenhof, iu el la plej gravaj verkistoj de esperanto. ● Verkoj: - Sinjoro Tadeo (de Mickiewicz**)- La Neĝa blovado (de Puŝkin*) - La gefratoj (de Goethe)- La liro de la esperantistoj (diversaj aŭtoroj, Grabowski estis eldonanto)- Pan Tadeusz (de Mickiewicz**) - Mazepa (de Slowacki**)- Halka (de Moniuszko**) - El Parnaso de Popoloj (poeziaĵoj tradukitaj el 30 lingvoj, kune kun kelkaj originalaĵoj de Grabowski mem)* kaj **: klasikaj/famaj rusa kaj polaj verkistoj.

► Antoni Kofman (1865-1940; en 1907 moviĝis al Ido kaj post al Occidental). ● Verkoj:- Edziĝo de Figaro (de Beaumarchais)- Kain (de Byron) - partoj de Faust (de Goethe)- 9 kantoj de la Iliado - originalaĵoj

Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la

Fundamenta Esperanto5- Klasikuloj de la lingvo

La unuaj klasikuloj kaj bonaj aŭtoroj de esperanto

Page 24: Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la Fundamenta Esperanto

► Kabe (Kazimierz Bein, 1872-1959; forlasis esperanton en 1911, pro aliaj intereoj; tamen en malfrua aĝo iufoje reaperis). ● Verkoj:- Fabeloj de Grimm - Turgenev - kaj diversaj aliaj - plej fama: La Faraono (de Boreslav Prus).● La stila verkado de Kabe estas vera ĉefverko de la lingvo, Kabe estas klasikulo inda je partopreni flanke al flanke al Zamenhof kaj Grabowski, kiel rekonis Grosjean-Maupin uzante ekzemplojn de Kabe en la Plena Vortaro.

► Henri Vallienne (1854-1913). ● Verkoj: - Eneido - Evolucio de la Religia Ideo - Manon Lescaut (de Prévost), - Margot (de Musset) - La Aventuroj de Telemako (de Fénelon), - Metamorfozoj (de Ovídeo) - originalajhoj: Kastelo de Prelongo, Ĉu li?.

► Carlo Bourlet (1866-1913). ● Organizinto kaj redaktinto de La Revuo, kie aperasliaj artikoloj “Babiladoj”.

Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la

Fundamenta Esperanto5- Klasikuloj de la lingvo

Page 25: Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la Fundamenta Esperanto

► Émile Boirac (1851 -1917). ● Diversaj tradukadoj, inter ili:- Monadologio (de Leibniz) - Don Juan (de Molière), - Vortaro Esperanto-Esperanta. ● Estas treinteresa la fakto ke Boirac klopodis, pere de lia vortaro, iom ordometi la babelon, kiu formiĝis tiam, el la multobliĝado, en la vortaroj de la diversaj lingvoj, de formoj diversaj por la samaj signifoj.

► Théophile Cart (1855-1931). ● Verkis didaktikajn librojn, redaktis la revuon Lingvo Internacia. ● Lia sinteno defendante la Fundamenton, kvankam iom severega, necedema, esti ankoraŭ grava em lia epoko (de la unuaj skismoj).

► Paulo Lengyel (1868-1932). ● Verkoj: Libro de Humoraĵoj, ● presisto de la revuo La Esperantisto dum iom da tempo, fondis la Presan Esperantistan Societon, redaktis la revuon Juna Esperantisto.

► Felix Zamenhof (FEZ, 1868-1933). ● Frato de Zamenhof. ● Verkoj: en la revuo La Esperantisto; Verkaro de Fez.

Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la

Fundamenta Esperanto5- Klasikuloj de la lingvo

Page 26: Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la Fundamenta Esperanto

► Vasilij Devjatnin (1862-1938). ● En lia tempo sai laboro estis tiom grava kiom tiu de Grabowski aŭ Kabe, Gvidlibro, paĝ. 145. ● Verkoj: Poltava (de Puŝkin), Ruslano kaj Ludmila (de Puŝkin), Boris Godunov (de Puŝkin), Demono (de Lermontov), Plena Verkaro (4 volumes), didaktikaj libroj, kontribuis al la revuo La Esperantisto.

► Aleksandro Dambrauskas-Dombrowski (1860-1938). ● Verkoj: Vesaraĵeto kaj multaj aliaj tradukoj.

► Leo Belmont (Leopold Blumenthal, 1865-1941). ● Verkoj : Sonoj Esperantaj, revuo Libera Vorto, provskriboj (eseoj) en la revuo Literatura Mondo.

► Edmont Privat (1889-1962). ● Kunfondis la revuon Juna Esperantisto, ● verkis la didaktikan legolibron Karlo, ● originalaĵoj: Ginevra, Tra l' silento, Vivo de Zamenhof, Historio de Esperanto, Esprimo de sentoj en esperanto, Junaĝa Verkaro (kolekto), Aventuroj de pioniro, Vivo de Ghandi.

Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la

Fundamenta Esperanto5- Klasikuloj de la lingvo

Page 27: Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la Fundamenta Esperanto

► Julio Baghy (1891-1967). ● Verkisto de klasika lingvo, kvankam rimarkeble vivanta, elstare sugestema. (Gvdilibro, paĝ. 168). ● Baghy estas unu el la lastaj grandaj klasikuloj, unu el la lastaj fortikaĵoj de la granda literaturo en esperanto (kune kun Zamenhof, Grabowski kaj Kabe).

► Francisko Valdomiro Lorenz (1872-1957). ● Ĉeĥo kiu pasigis la plejgrandan parton de sia vivo em Brazilo. ● Verkoj: Esperanto sem Mestre, admirinda didaktika verko, malgranda enciklopedio pri lingvo kaj vorttrezoro, Bhagavadgita (el la sanskrita), Voĉoj de poetoj el la spirita mondo, Antologio de Brazilaj poetoj.

► Ismael Gomes Braga. ● Verkis serion da didaktikajn librojn, em esperanto kaj pri esperanto kaj Zamenhof, inklude ter interesan gramatikon,kun ekzercoj. Li bone konis la “spiriton” de la lingvo, kaj iu el liaj grandan kontribuon al la esperanta studado (esperantologio) estas sisteme — kaj ech insite — indiki au rekomendi la legadon kaj studadon de la verkoj de Zamenhof, kion mi adoptis kiel baza principo en miaj studoj pri/en esperanto.

► L. C. Porto Carreiro Neto. ● Alia grandega brazila verkisto (tradukisto). Verkis modelajn tradukojn de spiritistaj verkoj.

► A.K Afonso Costa. ● Nia plej granda vortaristo. Li estas la kom-pilinto de la kontribuoj de IG Braga kaj Porto Carreiro al la vorttrezoro de la lingvo.

Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la

Fundamenta Esperanto5- Klasikuloj de la lingvo

Page 28: Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la Fundamenta Esperanto

Nokta mallumo kovris la landon Araban. Estis la horo antaŭ la matena krepusko en la vasta altplataĵo de la nordorienta parto de Arabujo, nomita "Lando Uc". Stela baldakeno, ornamita kvazaŭ per milionoj da tremetantaj diamantoj, etendiĝis super mistera silenta pejzaĵo. Timiga blekado de leonoj kaj hienoj, kiu interrompadis la silenton, jam ĉesis, kaj nun la tuta, virga naturo ŝajne ĝuis la plej profundan ripozon, ĝis la suno vekos ĝin al nova, ĝoja aktiveco.

Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la

Fundamenta Esperanto6- Kaj jen la fino ...

... aŭ la komenco! Bonajn legaĵojn!!!

Pro Iŝtar, de Heinrich A. Luyken, originale verkita en esperanto.

Page 29: Enkonduko en la fontlibraron (bibliografion) de la Fundamenta Esperanto